Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)
Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)
Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)
Ebook452 pages7 hours

Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Cent jaroj da soleco (1967) estas la ĉefverko de la nobelpremiita kolombia aŭtoro Gabriel García Márquez (1927-2014) kaj unu el la plej famaj verkoj de la hispanlingva kaj la monda literaturo.

La romano en la stilo de "magia realismo" rakontas la historion de la familio Buendía dum sep generacioj en la fikcia vilaĝo Macondo, kien José Arcadio Buendía kaj lia edzino venis por ekhavigi al si pli bonan vivon. Baldaŭ post ilia alveno, Macondon trafas eksterordinaraj homoj kaj nekutimaj eventoj, kiuj kontribuas al la esperoj kaj fiaskoj de la membroj de la granda familio kaj de Macondo.

La tradukon el la hispana en Esperanton de Cent jaroj da soleco majstre realigis Fernando de Diego (1919-2005). La Esperanta versio aperis unue en 1992 ĉe la eldonejo Fonto en Brazilo kaj estas nun publikigita de Mondial en la tria eldono.

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateJun 7, 2015
ISBN9781595693044
Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)

Related to Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)

Related ebooks

Reviews for Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto) - Gabriel Garcí­a Márquez

    cover.jpg

    Gabriel García Márquez: Cent jaroj da soleco

    img1.jpg

    Copyright

    Gabriel García Márquez

    Cent jaroj da soleco

    3a eldono

    El la hispana tradukis

    Fernando de Diego

    Originala titolo hispanlingva:

    Cien años de soledad (1967)

    Serio Oriento-Okcidento, n-ro 27

    Sub auspicioj de UEA

    en Konsulta Partnereco kun Unesko

    La unua (1992) kaj dua (2012) eldonoj aperis ĉe

    Fonto (Chapecó-SC / Brazilo)

    Dankon al Prof. Probal Daŝgupto kaj

    D-ro Padmakar Dadegaon

    © 2015 Mondial (3a eldono)

    Published with Smashwords.

    Kovrilo: Uday K. Dhar, Novjorko

    ISBN 9781595693013 (papera versio)

    ISBN 9781595693044 (elektronika versio)

    www.librejo.com

    Prefaco

    Cent jaroj da soleco. Gabriel García Márquez ĉiam donas al siaj romanoj titolojn, kiujn oni povas facile adapti kaj tuj apliki al aktuala evento, persono aŭ diro. Foje ne necesas adapto. Senprobleme eblas al ni, esperantistoj, paroli pri niaj propraj cent jaroj da soleco, soleco ankaŭ inter ni mem.

    En niaj grandaj kaj bruaj urboj multaj homoj, tre multaj homoj vivas kaj loĝas disaj kaj solaj. Tiu ĉi romano de García Márquez prezentas solecon kiel esencan dimension en la ekzistado de individuoj, sen kiu ne eblas kompreni nian sintenon al vivo kaj morto.

    Kiam oni solas, oni plenkorpe sentas la pason de tempo. Kaj, kvankam ni vidas morti kaj naskiĝi pliajn homojn antaŭ kaj post ni, ni tamen intuas, ke la tempo, kiel la historio, cikle kaj senfine ripetiĝas. Sed ni plu vartas la idealon, ke ankaŭ nia vivo, aŭ almenaŭ ĝi, estas unika.

    La romanon de García Márquez mi legis unuafoje, devigite, en mia lasta gimnazia jaro. Pasis sep jaroj, ĝis mi ĝin relegis, kaj certe al ĝi mi revenos. Legante oni solas. Tial ne povas okazi, ke leganton ne kuntrenus la romana tempofluo, la spiralo el viroj kaj virinoj baraktantaj en la jen plage pluva, jen sable seka atmosfero de Macondo.

    Tiun ĉi verkon literaturaj studlibroj citas kiel modelon de t.n. magia realismo. Kiu legis ĝin konscias, kiel malfacilas pretendi, ke ĉiuj aŭrealianoj kaj arkadioj estas nuraj roluloj naskitaj de l’ kaprica plumo de protea fantazio. En ĉiu romana nomo, en ĉiu aparta nomo oni povas retrovi sin mem, ĉar plej eta epizodo aŭ incidento resumas kaj reflektas pli vastan on. Kiel versis Kalocsay:

    Tre mallongan tempon vivas la matena guto de roso,

    sed dum ĝi ekzistas, en ĝi respegulas sin la ĉiel’.

    Gabriel García Márquez elverkis en 1967 sian plej ambician romanon, jam nun klasikan, per mirakle frapaj fabulo kaj stilo. Fernando de Diego akceptis la defion redoni la miraĝon. Nun vi, neokupata leganto, tenas enmane la plej freŝan frukton de lia krea laboro. Sed, kiel vi scias, nenio naskas sin. Antaŭas ĉi eldonon cent jaroj da tradukoj. Kaj da originaloj. Kaj da soleco.

    Jorge Camacho (1992)

    Ĉapitro 1

    img2.png

    Multajn jarojn poste, fronte al la ekzekut-plotono, kolonelo Aureliano  Buendía memoros la pasee foran postmidon, en kiu lia patro prenis lin koni la glacion. Macondo estis tiam vilaĝo el dudek domoj ter- kaj kan-konstruitaj sur la bordo de rivero, kies diafana kaj impeta akvo hastis sur ŝlifitaj ŝtonoj blankaj kaj enormaj kiel praaj ovoj. Tiel novis la mondo, ke multaj aĵoj ne havis ankoraŭ nomon, kaj por ilin mencii necesis fingre montri ilin. Ĉiujare, proksimume en marto, ĉifona familio cigana plantis sian tendon ĉe la vilaĝo kaj kun granda bruo fluta kaj timbala eksponis la novajn inventojn. En la unua jaro ili alportis la magneton. Korpulenta cigano sovaĝabarba kaj paserfingra prezentis sin sub la nomo Melquíades kaj faris timige bizaran demonstron publikan pri tio, kion li mem nomis la oka mirindo de la kleraj alkemiistoj de Macedonio. Li iris de domo al domo trenante paron da metalaj brikoj, kaj la homoj teruriĝis, ĉar kaseroloj, kuvoj, tenajloj kaj etaj fornoj falis de siaj lokoj, ligno krakis pro la despera penado de najloj kaj ŝraŭboj sin forpafis, kaj eĉ objektoj longe perditaj aperis tie, kie plej insiste oni ilin serĉis antaŭe, kaj peliĝis en tumulta pelmelo al la magiaj feroj de Melquíades. La aĵoj havas propran vivon –  proklamis la cigano kun aspra tono –  kaj temas nur pri tio, veki ilian animon. José Arcadio Buendía, kies senlima fantazio devancis la inĝenion de la naturo kaj eĉ la mondon de la magio kaj de la mirakloj, pensis, ke ĉi neekspluatata invento povus utili por lokalizi subteran oron. Melquíades, homo honesta, lin avertis: Ĝi ne taŭgas por tio. Sed tiutempe José Arcadio Buendía ne kredis je la honesteco de la ciganoj, do ŝanĝis sian mulon plus kelke da kapridoj por la du magnetaj metalbrikoj. Lia edzino, Úrsula Iguarán, kalkulis kun ĉi bestoj por iom plifirmigi la magran havon familian, sed ne sukcesis deturni lin de lia decido. Baldaŭ ni ege riĉos, povos eĉ or-pavimi la domon, respondis la edzo. Dum pluraj monatoj li obstinis pruvi la solidon de sia ideo. Esploris la regionon paŝon post paŝo, eĉ la riverfundon, trenante la ferpecojn kaj laŭte recitante la magian formulon de Melquíades, sed elfosis nur armaĵon de la 15a jarcento, kies diversajn pecojn rigide kuntenis kovra rusto, kaj kies interno kave resonis kiel enorma kalabaso ŝtonplena. Kiam José Arcadio Buendía kaj la kvar homoj de lia ekspedicio sukcesis dispartigi la armaĵon, ili trovis ene kalciigitan skeleton, de kies kolo pendis kupra medaliono entenanta buklon virinan.

    En la sekvanta marto revenis la ciganoj. Ĉi-foje alportis lornon kaj tambure grandan lupeon kaj eksponis ilin kiel la lastajn inventojn de la judoj de Amsterdamo. Unu ciganino sidis vilaĝ-ekstreme, dum la lorno situis ĉe la tendopordo. Paginte ses realojn, la homoj rigardis tra la lorno kaj vidis la ciganinon man-atingebla. La scienco eliminis la distancojn, proklamis Melquíades. Baldaŭ oni povos kontempli ajnan eventon sur la mondo, sen forlasi la hejmon. En arde varma mido la ciganoj faris mirindan demonstron per la giganta lupeo: meze de la strato metis amason da seka herbo, kaj ĝin ĉendis la koncentro de sunaj radioj. José Arcadio Buendía, ankoraŭ amar­senta pro sia fiasko kun la magnetoj, kovis la ideon uzi la novan inventon kiel militan armon. Melquíades denove provis dekonvinki lin, sed fine akceptis la paron da magnetoj plus tri pecoj el kolonia mono ŝanĝe por la lupeo. Úrsula ploris de konsterno. La pecojn oni elprenis el kofro kun oraj dublonoj; ŝia patro ŝparis ilin je la kosto de tuta vivo da manko, kaj poste ŝi enterigis ilin sub la lito atendante taŭgan okazon por ilin investi. Plene dediĉita kun sciencula abnegacio, kaj eble kun vivo­risko, al taktikaj eksperimentoj, José Arcadio Buendía eĉ ne provis ŝin konsoli. Dezirante sperti la efikon lupean sur eventuale malamikan trupon, li mem elmetis sin al koncentritaj sunradioj kaj ricevis brulvundojn, kies ulceriĝo vanuis nur post longa tempo. Li preskaŭ incendiis la domon meze de la protestoj de la edzino, alarmita de tiel danĝera eksperimentado. Dum multaj horoj, side en sia ĉambro, li kalkulis la strategian potencialon de sia noveca armo, ĝis li sukcesis komponi manlibron de mirinda klaro pedagogia kaj de nerezistebla forto konvinka. La libron, plus multajn eksplikojn pri siaj provoj kaj pluraj folioj de priskribaj desegnoj, li sendis al la registaro pere de mesaĝisto, kiu trairis la sieron, perdiĝis en nemezureble vastaj ŝlimejoj, avancis kontraŭ la fluon de tondre kirlaj riveroj kaj preskaŭ pereis sub la mordoj de bestioj, de la pesto kaj de la despero, antaŭ ol li atingis vojon kun poŝtaj muloj. Malgraŭ ke tiutempe vojaĝi al la ĉefurbo preskaŭ egalis neeblon, José Arcadio Buendía promesis tien iri, tuj kiam la registaro ordonus al li tion fari, por praktike demonstri sian inventon antaŭ la armeaj ĉefoj kaj persone trejni ilin en lia komplika arto de la suna milito. Dum kelkaj jaroj li esperis respondon. Fine, laca atendi, bedaŭris antaŭ Melquíades la fiaskon de sia iniciativo, kaj tiam la cigano konvinke pruvis sian honeston: redonis al José Arcadio Buendía la dublonojn ŝanĝe por la lupeo, kaj krome cedis al li nombron da portugalaj mapoj kaj kelke da navigaciaj instrumentoj. Jam antaŭe la cigano skribis propramane densan sintezon el la studoj de monako Hermann kaj ankaŭ metis ĝin je la dispono de sia amiko, ke li lernu la uzon de la astrolabo, la kompaso kaj la sekstanto. José Arcadio Buendía pasis la longajn pluvmonatojn enfermita en ĉambreto, kiun li konstruis ĉe la fundo de la domo, por ke nul ĝenu lin en ties eksperimentoj. Li plene forlasis siajn hejmajn devojn, sidis dum tutaj noktoj en la korto observante la trajektorion de la astroj kaj preskaŭ ricevis sunfrapon pro sia fervoro establi ekzaktan metodon por determino de la mida horo. Kiam li spertiĝis rilate la manipulon de la instrumentoj, li konceptis tian spacan nocion, ke, sen bezono forlasi la ĉambreton, li povis navigi sur nekonataj maroj, esplori tra senhomaj teritorioj kaj rilati kun superbaj estuloj. Ĉi-epoke li akiris la kutimon paroli al si mem kaj vagis en la domo sen atenti ajnan personon, dum Úrsula kaj la infanoj rompis al si la dorson laborante en la horto super bananaj, melongenaj, arumaj, maniokaj, ignamaj kaj kalabasaj plantoj. Subite, senaverte, lia febra aktivado ĉesis, kaj ĝin anstataŭis speco de fascino. Dum pluraj tagoj li aspektis kvazaŭ ensorĉita, softe ripetante al si serion da mirigaj konjektoj, sen plene kredi al sia propra kompren-kapablo. Fine en decembra mardo, en la manĝohoro, li abrupte elŝarĝis el si sian pezan turmenton. Poste la infanoj memoris dum sia tuta vivo la majestan solenon de la patro, kiam li sidiĝis ĉe la tabla ĉefloko kaj febrotrema, konsumita pro longa sendormo kaj pro la akre dolora obsedo de sia menso, rivelis sian eltrovon:

    –  La tero estas ronda kiel oranĝo.

    Úrsula perdis la paciencon. Se oni devas freneziĝi, nur vi freneziĝu –  ŝi kriis. –  Sed ne pretendu ŝtopi la kapon de la infanoj per viaj ciganaj ideoj. José Arcadio Buendía, flegma, ne timiĝis de la edzina despero, malgraŭ ke en kolera impulso ŝi detruis la astrolabon kontraŭ la plankon. Li faris alian, kunvokis la virojn de la vilaĝo en la ĉambron kaj per teorioj tute nekompreneblaj al la ĉeestantoj demonstris la eblon reveni al deirpunkto ĉiam navigante orienten. La tuta vilaĝo konvinkiĝis, ke José Arcadio Buendía perdis la saĝon, sed tiam alvenis Melquíades kaj metis klaron en la aferon. Li entuziasme parolis pri la inteligento de ĉi viro konstruinta, surbaze de astronomia spekulativado, teorion jam praktike pruvitan, kvankam ĝis tiam nekonatan en Macondo, kaj kiel montron de sia admiro Melquíades donacis al li ion, kio forte determinis la futuron de la vilaĝo: alkemian ekipon.

    Jam tiam, Melquíades oldiĝis kun nekredeble mirinda rapideco. En siaj unuaj vojaĝoj li aspektis tiel aĝa kiel José Arcadio Buendía, sed dum ĉi lasta konservis sian enorman forton, kio donis al li la povon renversi ĉevalon tirante ĝiajn orelojn, ŝajne tenaca morbo subfosadis la ciganon. Fakte temis pri multaj kaj raraj malsanoj, kies kunan efikon li ricevis en siaj nenombreblaj migroj ĉirkaŭ la mondo. Kiel li mem rakontis al José Arcadio Buendía, helpante lin instali la laboratorion, la morto sekvis lin ĉien, flarante lian pantalonon sed sen decidiĝi unutranĉe falĉi lian ekziston. Li forsavis sin de tiom da plagoj kaj katastrofoj, kiom da ili skurĝis la homan genton. Li postvivis pelagron en Persio, skorbuton en la Malaja Arkipelago, lepron en Aleksandrio, beriberon en Japanujo, bubonan peston en Madagaskaro, tertremon en Sicilio kaj ŝiprompiĝon, kun multaj dronintoj, en la Magelana Markolo. Sombra, envolvita en morna haloo, ĉi mirindulo, kies aziana rigardo ŝajnis koni la transan flankon de la aferoj, asertis posedi la ŝlosilojn al Nostradamus. Portis ĉapelon grandan kaj nigran similan al apertaj korvoflugiloj kaj veluran veŝton kun verdagriza patino centjara. Sed malgraŭ sia enorma scio kaj la mistero de sia mondo, li havis humanan fundon, ian trajton de ordinara homo, kio tenis lin kroĉita al la etaj problemoj de la ĉiutaga vivo. Li plendis pro kadukaĝaj malsanoj, suferis kaŭze de plej bagatelaj misfortunoj financaj kaj jam delonge ne ridis, ĉar skorbuto desdentis lin. Kiam, en sufoka mido, Melquíades rivelis siajn sekretojn, José Arcadio Buendía certis, ke per tio komenciĝas inter ili solida amikeco. La infanoj miris ĉe la fantastaj rakontoj de la cigano. Aureliano, tiam ne pli ol kvinjara, memoris lin, dum la cetero de sia vivo, kia li aspektis en tiu postmido: sidanta kontraŭ la metala kaj vibra lumo de la fenestro kaj donanta klaron per sia profunda voĉo orgena al la plej obskuraj teritorioj de sia fantazio, dum sur lia frunto fluis varmofandita graso. José Arcadio Buendía, pli aĝa frato de Aureliano, estis postlasonta al sia tuta idaro ĉi mirindan bildon de la cigano kiel heredan memoraĵon. Tamen, Úrsula ricevis mavan impreson de ĉi vizito, ĉar ŝi eniris la ĉambreton, ĝuste kiam Melquíades nevole rompis flakonon da hidrarga biklorido.

    –  La odoro de la diablo –  ŝi diris.

    –  Tute ne –  korektis Melquíades. –  Oni jam pruvis, ke la diablo havas sulfuran esencon, kaj ĉi tio alia estas nur iom da sublimato.

    Ĉiam instruama, li komencis doktan eksplikon pri la demonaj kvalitoj de la cinabro; Úrsula ignoris lin sed kondukis la infanojn preĝi. La morda odoro sublimata, ligita al la memoro pri Melquíades, fiksiĝis por ĉiam en ŝia menso.

    Se ne kalkuli abundon da vazoj, funeloj, retortoj kaj iloj filtraj kaj kribraj, la rudimentan laboratorion konstituis primitiva krisolo, vitra provtubo kun kolo longa kaj minca, kies formo imitis la filozofian ovon, kaj distililo farita de la ciganoj mem laŭ modernaj priskriboj de la tribraka alambiko de María la Judino. Krome, Melquíades transdonis ankaŭ specimenojn de la sep metaloj respondaj al la sep planedoj, la formulojn de Moseo kaj Zosimo por duobligo de la oro kaj serion da skizoj kaj desegnoj rilate la precipit-procedojn de la Granda Instruo, kies deĉifro apertus la vojon al la estigo de la filozofia ŝtono. Logita de la simplo de la or-duobligaj formuloj, José Arcadio Buendía flate-dorlote galantis al Úrsula dum pluraj semajnoj, por ke ŝi permesu al li elfosi ŝiajn koloniajn monerojn kaj ilin obligi tiomfoje kiom eblus subdividi la hidrargon. Kiel kutime, Úrsula cedis antaŭ la nefleksebla obstino de la edzo. Tiam José Arcadio Buendía ĵetis en kaserolon tridek dublonojn kaj kunfandis ilin kun kupraj deskrapoj, aŭripigmento, sulfuro kaj plumbo. Poste li boligis la tuton en kaldrono kun ricinoleo kaj ricevis densan kaj stinkan siropon pli similan al vulgara karamelo ol al oro radianta. Per hazardaj kaj desperaj distil-procedoj, la trezora heredo de Úrsula fandiĝis kun la sepplanedaj metaloj, submetiĝis al la efiko de hermeta hidrargo kaj de vitriolo de Cipro, rebolis en porka graso, manke de rafanoleo, kaj fine reduktiĝis al karbonizita konkremento neniel detirebla disde la kaldrona fundo.

    Antaŭ ol revenis la ciganoj, Úrsula jam predisponis la tutan komunumon kontraŭ ilin. Sed la scivolo superis la timon, ĉar ĉi-foje la ciganoj cirkulis en la vilaĝo bruante per ĉiaj muzikiloj, dum diskrianto anoncis la eksponon de la plej fabela eltrovo de la nacianzanoj. Sekve la homoj vizitis la tendon kontraŭ pago de unu centavo kaj trovis ian Melquíades junaspektan, resaniĝintan, senfaltan, kun dentaro nova kaj brila. Kiuj memoris lin kun gingivoj detruitaj de skorbuto, kun kavaj vangoj kaj kun velkaj lipoj, terur­tremis ĉe ĉi definitiva demonstro de la supernaturaj povoj de la cigano. La teruro turniĝis en panikon, kiam Melquíades detiris de si la tutan dentaron, kompletan, fiksitan al la gingivoj, montris ĝin al la publiko dum apenaŭ momento –  kaj en ĉi fluga momento li aspektis kiel la kaduka viro de antaŭaj jaroj –  surmetis ĝin denove kaj ridetis kun la tuta aplombo de sia restaŭrita juneco. Eĉ José Arcadio Buendía pensis, ke la scio de Melquíades atingis netolereblan ekstremon, tamen li spertis ĝojan eksciton, kiam la cigano eksplikis nur al li la mekanismon de sia falsa dentaro. Ĝi ŝajnis al José Arcadio Buendía tiel simpla kaj mirinda samtempe, ke de la nokto al la mateno li perdis ĉian intereson pri la alkemiaj esploroj, suferis novan krizon de mishumoro, ne plu manĝis en regulaj horoj kaj vagadis en la domo la tutan tagon. En la mondo okazas neimageblaj aferoj –  li diris al Úrsula. –  Tie proksime, trans la rivero, troveblas ĉiaspecaj aparatoj magiaj, dum ni vivas ankoraŭ kiel azenoj. Kiuj konis lin detempe de la fondo de Macondo miris pri tio, kiel profunde ŝanĝis lin la influo de Melquíades.

    Iam, ĉe la komenco, José Arcadio Buendía funkciis kiel speco de juna patriarko: instrukciis pri semado, konsilis pri kresko kaj eduko de brutoj kaj infanoj, kunlaboris kun ĉiuj, eĉ en fizikaj laboroj, por la komuna bonstato. Ĉar de la unua momento lia domo plej bonis en la vilaĝo, la ceterajn oni aranĝis laŭ ĝia formo kaj aspekto. Ĝi konsistis el salono kun multa sunlumo, terasforma manĝoĉambro animata de gajkoloraj floroj, du dormoĉambroj, korto kie staris giganta kaŝtanarbo, glektata horto, kaj kralo kie kapridoj, porkoj kaj kokinoj vivis en paca komuneco. La unikaj animaloj, kies ĉeeston oni prohibis, ne nur en la domo, sed ankaŭ en la tuta vilaĝo, estis la batalkokoj.

    Úrsula laboris tiel diligente kiel ŝia edzo. Aktiva, etstatura, severa, kun nerompeblaj nervoj, ŝi ŝajnis ĉie troviĝi de la aŭroro ĝis la profunda nokto, kaj konstante envolvis ŝin, en milda susuro, ŝiaj larĝaj jupoj batistaj. Oni neniam aŭdis ŝin kanti, kaj dank’ al ŝia diligento ĉiam puris la plankoj el batita tero, la argilaj muroj sen kalka tego kaj la rustikaj mebloj lignaj faritaj de la geparo mem, dum la oldaj kofroj, kie oni tenis la tolaĵon, elspiris mildan aromon bazilian.

    José Arcadio Buendía, plej entreprenema homo en la historio de la vilaĝo, tiamaniere projektis la situon de la domoj, ke de ĉiu el ili oni povis sampene atingi la riveron kaj provizi sin per akvo, kaj tiel saĝe li antaŭkalkulis la dispozicion de la stratoj, ke nul domo ricevis en la horoj de varmo pli da suno ol la ceteraj. Pokajn jarojn poste, Macondo estis pli bonorda kaj aktiva ol la aliaj vilaĝoj, ĝis tiam konataj de ĝiaj 300 loĝantoj. Temis, vere, pri feliĉa komunumo, kie nul homo aĝis pli ol tridek jarojn, kaj kie nul homo ankoraŭ mortis.

    Detempe de la fondo de la vilaĝo, José Arcadio Buendía faris kaptilojn kaj kaĝojn. Baldaŭ ne nur lia propra domo sed ankaŭ la ceteraj plenis de meropoj, kanarioj, kalandroj kaj rubekoloj. La koncerto de tiom da diversaj birdoj provokis tiel intensan perturbon, ke Úrsula, por ne senti sin for de la reala vivo, ŝtopis al si la orelojn per abelvakso. Kiam la tribo de Melquíades alvenis unuafoje vendante vitrajn globetojn kiel rimedon kontraŭ kapdoloro, la homoj surpriziĝis de tio, ke la ciganoj trafis la vilaĝon perditan en la torpora ŝlimejo, kaj ili konfesis, ke la trilado de la birdoj tiris ilin tien.

    Trenata de la fervoro pri la magnetoj, de la astronomiaj kalkuloj, de la transmutaciaj revoj kaj de la sopiro koni la mirindojn de la mondo li perdis en poka tempo lian spiriton de socia iniciativo. Antaŭe entreprenema kaj purama, José Arcadio Buendía fariĝis viro pigraspekta, senzorga pri sia vesto kaj kun sovaĝa barbo hirta, kies ĥaosan kreskon Úrsula apenaŭ povis ordi per kuireja tranĉilo. Ne mankis homoj, kiuj pensis, ke li kaptiĝis de stranga ensorĉo. Sed eĉ la plej certaj pri lia frenezo forlasis la laboron kaj familion kaj sekvis lin, kiam li surŝultris al si veprotranĉajn ilojn kaj petis ĉies helpon por aperti vojon, kiu metus Macondon en kontakto kun la grandaj inventoj.

    José Arcadio Buendía tute ne konis la geografion de la regiono. Li sciis, ke oriente staras la nepenetrebla siero kaj transe la olda urbo Riohacha, kie en pasinta epoko –  kiel li aŭdis de sia avo, la unua Aureliano Buendía –  Francis Drake dediĉis sin al la sporto kanone ĉasi kajmanojn, kies korpojn riparitajn kaj pajloŝtopitajn li poste prezentis al reĝino Elizabeta. En sia junaĝo José Arcadio Buendía kaj ties kompanoj, kun virinoj, infanoj, brutoj kaj ĉiaspecaj hejmaĵoj trapasis la sieron kun la espero atingi la maron, sed dudek ses monatojn poste ili rezignis sian projekton kaj fondis Macondon por ne iri la saman vojon returne, kiu ne interesis lin, ĉar ĝi kondukis nur al la paseo. Sude kuŝis marĉoj kovritaj de eterna kremo vegetala kaj ankaŭ la granda ŝlimejo, universe vasta, senlima laŭ la atesto de la ciganoj. La granda ŝlimejo miksiĝis en okcidento kun infinita akva sterno, kie delikathaŭtaj cetacoj kun virinaj torso kaj kapo forlogis la navigantojn per la sorĉo de siaj mamegoj. La ciganoj navigis ses monatojn sur ĉi okcidentaj raŭtoj ĝis la atingo de firmatera zono, kie pasis poŝtaj muloj. Laŭ kalkuloj de José Arcadio Buendía nur norda raŭto prezentus eblon de kontakto kun la civilizacio. Tiel do li provizis per veprotranĉaj iloj kaj ĉasarmoj la samajn homojn, kun kies helpo li fondis Macondon, metis en tornistron la orientad-instrumentojn kaj mapojn kaj komencis sian temeraran aventuron.

    En la unuaj tagoj ili renkontis nul gravan obstaklon, descendis sur la ŝtonplena riverbordo ĝis la loko, kie kelkajn jarojn pli frue ili trovis la soldatan armaĵon, kaj de tie penetris en la ĝangalon sur pado flankita de sovaĝaj oranĝarboj. Fine de la unua semajno ili mortigis kaj rostis cervon, sed manĝis nur ĝian duonon kaj salis la ceteron por la sekvantaj tagoj. Per ĉi antaŭzorgo ili provis prokrasti la bezonon nutri sin per papagoj, kies blua karno havis aspran guston moskan. Poste, dum pli ol dek tagoj ili ne vidis la sunon. La tero iĝis mola kaj humida, kiel vulkana cindro, la vegetalaro aperis ĉiufoje pli insida, la krioj de la birdoj kaj la tumulto de la simioj pli kaj pli distis, kaj la mondo falis en eternan triston. La ekspediciantoj sentis la teruran pezon de siaj plej oldaj rememoroj en ĉi humida kaj silenta paradizo antaŭa al la origina peko, kie la botoj tiriĝis en kavojn plenajn de fuma oleo, kaj kie la maĉetoj detruis sange ruĝajn liliojn kaj orajn salamandrojn. Dum unu semajno ili somnambulis preskaŭ senvorte tra universo da morno, apenaŭ lumigataj de febla helo venanta de lumaj insektoj, dum la pulmoj preskaŭ krevis pro sufoka sangodoro. Ili ne povus reveni, ĉar laŭmezure kiel ili apertis al si vojon per la maĉetoj, ĝin rapide fermis, malantaŭ la grupo, novaj veproj de preskaŭ okule perceptebla kresko. Ne gravas –  diris José Arcadio Buendía. –  Plej interesas ne perdi la orientadon. Ĉiam atenta al la kompaso, li plu gvidis la homojn ale al la nevidebla nordo, ĝis ili povis elbarakti sin el la ensorĉita regiono en densan, senstelan nokton penetritan de aero nova kaj pura. Konsumitaj de la longa irado, la homoj instalis la hamakojn kaj profunde dormis por la unua fojo en du semajnoj. La suno jam altis, kiam ili vekiĝis kaj stuporis de fascino. Antaŭ filikoj kaj palmoj kuŝis enorma hispana galeaso, blanka kaj ŝima en la silenta lumo matena. Ĝi aperis iom klinita triborden, kaj de ĝia sendifekta mastaro inertis ĉifonaj velpendaĵoj inter orkide-garnitaj ŝnuroj rigaj. La ŝipokorpo, kovrita de glata kiraso el ŝtoniĝintaj balanoj kaj el freŝa musko, teniĝis firme fiksita en ŝtona tero. Ĝia tuta strukturo ŝajnis okupi propran spacon, spacon el solo kaj forgeso protektatan kontraŭ la mava efiko de la tempo kaj kontraŭ la kutimoj de la birdoj. La ekspediciantoj esploris la ŝipinternon kun silente ŝtelira fervoro sed renkontis nur densan florĝangalon.

    La trovo de la galeaso, indico pri la proksimo de la maro, rompis la impeton de José Arcadio Buendía. Li pensis, ke lia petola destino faris al li ŝercon, ĉar je la kosto de nenombreblaj sinoferoj kaj penoj, li serĉis iam la maron kaj ĝin ne trovis, kaj nun, neserĉata, ĝi baldaŭ aperus antaŭ li kiel nesuperebla obstaklo. Multajn jarojn poste, kolonelo Aureliano Buendía trairis la saman regionon, kiam ĉi raŭto jam uziĝis kiel regula vojo poŝta kaj el la ŝipo postrestis nur la ripoj karbonizitaj meze de papaveta kampo. Nur tiam li konvinkiĝis, ke la ŝipepizodo ne estis absurdo imagita de lia patro, kaj sin demandis, kiel la galeaso povis tiel interniĝi sur firma tero. Sed José Arcadio Buendía ne cerbumis pri ĉi problemo kiam, ĉe la fino de aliaj kvar irtagoj, li atingis la maron je du kilometroj de la galeaso. Liaj revoj finiĝis antaŭ tiu maro cindrokolora, ŝaŭma kaj dirta, ne inda je la riskoj kaj penoj de la aventuro.

    –  Je la diablo! –  li ekkriis. –  Macondon tute ĉirkaŭas akvo.

    Dum multa tempo regis la ideo pri ia duoninsula Macondo, kaj ĝin inspiris mapo arbitre farita da José Arcadio Buendía post la reveno de la ekspedicio. Li desegnis ĝin kun kolero, misintence troigis la komunik-obstaklojn, kvazaŭ li pensus, ke li stulte elektis la fondolokon kaj volus puni sin pro tio. Neniam ni atingos ien –  li plendis antaŭ Úrsula. –  Ĉi tie ni putros vivaj sen ricevi la profitojn de la scienco. Ĉi ideo, remaĉata en la laboratorio dum pluraj monatoj, puŝis lin kovi la projekton refondi Macondon en alia pli konvena loko. Sed ĉi-foje Úrsula anticipis sin al liaj deliraj intencoj. Per sekreta kaj detrua laboro formika, ŝi predisponis la vilaĝajn virinojn kontraŭ la kaprican humoron de la viroj jam komencantaj sin prepari por la nova migro. José Arcadio Buendía ne sciis en kiu momento nek per kiaj adversaj fortoj lia plano enkroĉiĝis en impliko da pretekstoj, obstakloj kaj ekskuzoj, ĝis ĝi akiris la konsiston de nura kaj simpla iluzio. Iun matenon, kun inocenta atento ne manka je ioma kompato, Úrsula vidis lin en la domofunda ĉambreto murmuri sian revon translokiĝi, dum li remetis la alkemiajn aparatojn en ties skatolojn. Ŝi lasis lin fini. Ŝi lasis lin najli la skatolojn kaj skribi sur ili siajn inicialojn per inkotrempita peniko, kaj faris al li nul riproĉon, ĉar ŝi sciis –  laŭ liaj flustraj monologoj –  ke li scias, ke la vilaĝaj viroj ne helpos lin en la entrepreno. Nur kiam li komencis dismunti la ĉambran pordon, Úrsula kuraĝis demandi, kial li tion faras, kaj li amare respondis: Nul volas foriri, do ni foriros solaj. Úrsula ne perdis la sinregon.

    –  Ni ne foriros –  ŝi diris. –  Ni restos, ĉar ĉi-loke ni enmondigis unu filon.

    –  Sed nul el ni mortis –  li respondis. –  Oni apartenas al loko, nur kiam oni havas mortinton sub ĝia tero.

    Úrsula replikis kun milde firma tono:

    –  Se necesas mia morto, por ke vi ĉiuj restu ĉi tie, nu, mi mortos.

    José Arcadio Buendía ne imagis sian edzinon tiel fervola. Li provis ĉarmi ŝin per la sorĉo de sia fantazio, per la promeso de mirakla mondo, kie sufiĉis verŝi iom da magiaj likvoj por fruktigi la plantojn laŭ la homa volo, kaj kie vendiĝis por bazare ĉipa prezo, ĉiaspecaj sendolorigaj aparatoj. Sed Úrsula ne impresiĝis de lia klarvido.

    –  Anstataŭ pensi pri tiel frenezaj fabeloj, dediĉu vin al viaj filoj –  ŝi replikis. –  Vidu kiaj ili aspektas, tute forlasitaj al si mem, kiel azenoj.

    José Arcadio Buendía prenis rektasence la instigon de la edzino, rigardis tra la fenestro al la du nudpiedaj infanoj en la sunbanata korto kaj ricevis la impreson, ke nur ĉi-momente ambaŭ komencis ekzisti, naskitaj el la admono de Úrsula. Tiam io okazis interne de li: io tiel definitiva kaj mistera, ke ĝi lin detiris de ties propra tempo kaj igis lin drivi tra neesplorita regiono de la memoro. Dum Úrsula plu balais la ĉambron –  nun ŝi certis, ke ŝi ne forlasos ĝin en sia vivo –  li daŭre observis la infanojn per enpensa rigardo, ĝis liaj okuloj humidiĝis kaj, viŝinte ilin per la mandorso, faris profundan suspiron rezignacian.

    –  Bone  li diris. –  Voku, ke ili venu helpi min elpreni la aĵojn el la skatoloj.

    La pli aĝa infano, José Arcadio, jam dekkvar-jara, havis, kiel la patro, kvadratan kapon, hirtan hararon kaj obstinan karakteron. Kvankam li portis en si la saman impulson de la patro al kresko kaj al fizika forto, jam tiam evidentiĝis lia manko de imaga povo. Oni lin koncipis kaj naskis dum la peniga sier-trairo, antaŭ ol fondiĝis Macondo, kaj la gepatroj dankis la ĉielon konstatinte, ke li enmondiĝis sen ia animala organo. Aureliano, la unua homa estulo naskiĝinta en Macondo, estis havonta ses jarojn en marto. Lakona kaj hom-evita, li ploris en la patrina ventro kaj naskiĝis kun apertaj okuloj. Dum oni tranĉis lian umbilikan ŝnuron, li movis la kapon de flanko al flanko observante ĉion en la ĉambro kaj ekzamenis, scivole sed ne mire, la vizaĝon de la homoj. Poste, indiferenta kontraŭ la vizitantoj, li tenis la atenton koncentrita sur la palmaĵa plafono, kies enfalo ŝajnis tuja pro la terura premo de la pluvo. Úrsula ne rememoris la intenson de tia rigardo ĝis la tago en kiu la eta Aureliano, jam en la tria vivojaro, aliris al la kuirejo ĝuste kiam ŝi retiris de la fajrujo kaserolon kun bolanta buljono kaj ĝin metis sur la tablon. La infano, perpleksa apud la pordo, diris: Jen, falos. La kaserolo firme sidis sur la tablocentro, sed ĉe la anonco de la infano komencis nedeteneblan movon al la rando, kvazaŭ sub la impulso de interna forto, kaj dispeciĝis kontraŭ la plankon. Úrsula, alarmita, rakontis la epizodon al la edzo, sed li rigardis ĝin natura fenomeno. Li ĉiam tenis sin for de la vivo de siaj filoj, parte ĉar li konsideris la infanaĝon periodo de mensa karenco, kaj parte ĉar li konstante absorbiĝis en siaj ĥimeraj spekulativadoj.

    Sed, depost la postmido kiam li vokis la infanojn por la elpako de la alkemiaj aparatoj, li dediĉis al la paro siajn plej bonajn horojn. En la aparta ĉambreto, kies muroj pleniĝis iom post iom per nekredeblaj mapoj kaj fabelaj grafikoj, li instruis al la infanoj legon, skribon kaj kalkulon kaj alparolis ilin pri la mondaj mirindoj, ne nur laŭ sia scio, sed ankaŭ helpante sin per sia riĉa fantazio ĝis neverŝajnaj ekstremoj. Ĉi-maniere la infanoj lernis, ke en la suda fino de Afriko vivas tiel inteligentaj kaj pac-amaj homoj, ke ilia sola distro konsistas en tio, sidiĝi por pensi, kaj ke, saltante de insulo al insulo eblas piediri sur la Egea Maro ĝis la haveno de Saloniko. Ĉi halucinaj klasoj tiel gravuriĝis en la menso de la infanoj, ke multajn jarojn poste unu sekundon antaŭ ol la oficiro de la regula armeo ordonis al la ekzekut-plotono pafi, kolonelo Aureliano Buendía revivis la tepidan postmidon martan, en kiu lia patro interrompis la lecionon pri fiziko kaj fascinita, kun la mano en la aero kaj kun la okuloj senmovaj, aŭskultis la distan bruon de fifroj, tamburoj kaj cimbaloj de la ciganoj. Unu plian fojon ili alvenis al Macondo anoncante la lastan kaj mirindan eltrovon de la saĝuloj de Menefro.

    Temis pri aliaj ciganoj. Junaj viroj kaj virinoj, belaj ekzempleroj kun olivkolora haŭto kaj kun inteligentaj manoj, parolis nur sian propran lingvon kaj per dancoj kaj muzikoj delasis sur la stratojn ian pajnan tumulton da gajo. Buntaj papagoj recitis italajn romancojn, kokino demetis centon da oraj ovoj je tamburina takto, dresita simio divenis la penson, multefika maŝino taŭgis samtempe por alkudri butonojn kaj por moderigi la febron. Vidiĝis ankaŭ aparato kapabla forgesigi la mavajn rememorojn, plastro por perdi la tempon kaj ankoraŭ centoj da novaj inventoj tiel inĝeniaj kaj strangaj, ke José Arcadio Buendía deziris elpensi la memormaŝinon por reteni ilin ĉiujn en la kapo. La ciganoj tuj transformis la vilaĝon. La macondanoj, imponataj de tiel popol-abunda foiro, perdiĝis sur siaj propraj stratoj.

    Preninte ambaŭ infanojn je la mano por ne perdi ilin en la tumulto, renkontante akrobatojn kun orkirasitaj dentoj kaj sesbrakajn ĵonglistojn, sufokata de la konfuza odoro je sterko kaj santalo fluanta de la homamaso, José Arcadio Buendía kvazaŭ freneze serĉis ĉie la ciganon Melquíades por ekscii de li la senfinajn sekretojn de ĉi fabela koŝmaro. Li turnis sin al kelkaj ciganoj, sed ili ne komprenis liajn vortojn. Fine li alvenis al la loko, kie Melquíades kutimis starigi la tendon, kaj tie morna armeno anoncadis hispanlingve siropon nevidebligan. Li ĵus trinkis unutire glason da ĉi ambrokolora substanco, kiam José Arcadio Buendía dispuŝe apertis al si spacon tra la gapa publiko kaj havis ankoraŭ tempon formuli la demandon. La cigano envolvis lin en la mirfrapitan atmosferon de sia rigardo, antaŭ ol li konvertiĝis en stinkan kaj fuman flakon gudran, sur kies surfaco flose resonis lia respondo: Melquíades mortis. Konsternita pro la informo, José Arcadio Buendía staris senmova provante regi sian aflikton, ĝis la spektantoj foriris, logitaj de aliaj artifikoj, kaj la flako de la morna armeno tute vaporiĝis. Poste aliaj ciganoj konfirmis, ke Melquíades pereis de febro inter la sablaĵoj de Singapuro, kaj ke lian kadavron oni ĵetis en la plejan profundon de la Java Maro. Tio ne interesis al la infanoj. Ili persistis, ke la patro prenu ilin koni la mirindan novaĵon de la saĝuloj de Menefro anoncitan ĉe la pordo de tendo laŭdire aparteninta iam al reĝo Salomono. Ĉe ilia insisto, José Arcadio Buendía pagis tridek realojn kaj kondukis la infanojn al la tendocentro, kie giganto kun vila torso, razita kranio, kupra ringo pendanta de la nazo, kaj peza ĉeno ligita al maleolo, gardis piratan kofron. Kiam la giganto ĝin apertis, fluis el ĝi glacia ondo. Interne kuŝis nur ega bloko travidebla, kun subsurface infinita nombro da kristalaj nadloj, kie la krepuska lumo irize dissparkis kiel koloraj steletoj. Embarasita, sciante ke la infanoj atendas tujan eksplikon, José Arcadio Buendía kuraĝis flustri:

    –  Temas pri la plej granda diamanto en la mondo.

    –  Ne –  korektis la cigano. –  Ĝi estas glacio.

    Sen kompreni, José Arcadio Buendía etendis la manon al la bloko, sed la giganto ĝin detenis: Aldonu kvin realojn por tuŝi la glacion, li diris. José Arcadio Buendía pagis, metis la manon sur la glacion kaj tenis ĝin senmova kelkajn minutojn, dum lia koro ŝvelis de timo kaj ĝojo ĉe la kontakto kun la mistero. Sen scii kion diri, li pagis dek kromajn realojn, por ke ankaŭ la filoj travivu tiel miraklan sperton. La eta José Arcadio rifuzis ĝin tuŝi. Male, Aureliano faris unu paŝon antaŭen, metis la manon kaj tuj retiris ĝin. Ĝi bolas, li diris kun timo. Sed la patro ne atentis lian komenton. En plena ekzalto antaŭ la evidento de la miraklo, li forgesis la frustran fiaskon de siaj deliraj entreprenoj kaj ankaŭ la kadavron de Melquíades lasitan al la apetito de la kalmaroj. Li denove pagis, ĉi-foje kvin realojn kaj, kun la mano sur la glacia bloko, kvazaŭ formulante solenan deklaron super la Sanktaj Skriboj, diris:

    –  Jen la plej granda invento de nia epoko.

    Ĉapitro 2

    img2.png

    Kiam la pirato Francis Drake sturmis la urbon Riohacha en la 16a jarcento, la kanoneksplodoj kaj la klingklango de alarmaj sonoriloj tiel teruris la praavinon de Úrsula Iguarán, ke ŝi perdis la regon super siaj nervoj kaj eksidis sur ardan fornon. La brulvundoj igis ŝin edzino neutila por la cetero de ŝia vivo. Ŝi povis sidi nur flanke, sur la molo de kusenoj, kaj la akcidento certe postlasis ion nenormalan en ŝia irmaniero, ĉar ŝi neniam plu piedis publike. Ŝi rezignis ĉian societan vivon pro la obsedo, ke ŝia korpo odoras je brula karno. La aŭroroj surprizis ŝin en la korto tial, ke ŝi ne kuraĝis dormi: ŝi fantaziis, ke la angloj, kun siaj ferocaj hundoj, enrompas en la litĉambron tra la fenestro kaj per ruĝe ardaj feroj submetas ŝin al hontigaj turmentoj. La edzo, aragona komercisto kaj patro de ŝiaj du filoj, elspezis por medikamentoj kaj distroj la duonon de la valoro de la butiko, penante trovi paliativon kontraŭ la teruroj de la edzino. Fine li likvidis la vendejon, iris kun la familio loĝi diste de la maro, en kabanaro de pac-amaj indianoj situanta sur siersprono, kaj tie li konstruis al ŝi litĉambron sen fenestroj, por ke la piratoj de ŝiaj koŝmaroj ne havu la eblon eniri.

    Jam de tre longe vivis en ĉi fora kabanaro s-ro José Arcadio Buendía, kreolo tabakkultivisto, kaj la praavo de Úrsula fondis kun li tiel produktivan kompanion, ke ili amasigis grandan kapitalon en pokaj jaroj. Kelkajn jarcentojn poste, la prapranepo de la kreolo edziĝis al la prapranepino de la aragonano. Pro tio, ĉiufoje kiam Úrsula furiozis pro la ekstravagancoj de la edzo, ŝi retrosaltis super tricent jarojn da hazardaj okazoj kaj damnis la tagon, en kiu Francis Drake sturmis Riohachan. Temis nur pri simpla rimedo forblovi la koleron, ĉar verdire, ilin ĝismorte ligis io pli solida ol la amo: komuna rimorso. Kuzoj inter si, ili kreskis kune en la olda kabanaro, kiun iliaj antaŭuloj transformis, per intensa laboro kaj deca konduto, en unu el la plej bonaj vilaĝoj de la provinco. Kvankam jam detempe de ilia nasko facile antaŭvideblis ilia matrimonio, la parencoj mem penis ĝin obstakli, kiam ambaŭ manifestis sian volon geedziĝi. La familianoj timis, ke ĉi sanaj ekzempleroj de du rasoj interkruciĝintaj dum jarcentoj povus suferi la honton naski igvanojn. Jam ekzistis terura precedento. Onklino Úrsula edziniĝis al onklo de José Arcadio Buendía, kaj havis filon, kiu portis dum la tuta vivo pantalonon lozan kaj pufan kaj kiu, kvardekdu-jara mortis de hemoragio, konservinte sin en la plej pura stato virga, ĉar li venis en la mondon kun bukloforma vosto kartilaga garnita per harfasketo sur la pinto. Ĉi porkan voston li neniam montris al virinoj, kaj ĝi kostis al li la vivon, kiam amiko buĉisto faris al li la favoron ĝin detranĉi per dispeciga hakileto. José Arcadio Buendía, en la senĝeno de siaj dek naŭ jaroj, solvis la problemon per unu sola frazo: Mi volonte generus porkidojn, se ili povus paroli. Tiel do, ili geedziĝis, kaj la nupto, kun muzikbando kaj raketoj, daŭris tri tagojn. De tiam ili povus vivi feliĉaj, sed ŝia patrino teruris ŝin per ĉiaj sinistraj prognozoj pri ilia eventuala idaro, tiom ke Úrsula rifuzis plenumi la karnan devon matrimonian. Timante ke la korpulenta kaj decida edzo povus perforti ŝin endorma, Úrsula, antaŭ ol iri en la liton, surmetis krudan pantalonon vel-tolan, kiun la patrino fasonis kaj fortigis per rimena reto, kies fronton fermis dika ferbuklo. Tiel pasis kelkaj monatoj. Tage li zorgis pri la batalkokoj, dum ŝi tamburbrodis apud la patrino. Nokte ili interbaraktis horojn kun anksia violento jam simila al bruskoj amoraj, ĝis la popola intuo flaris ion neregulan, kaj cirkulis la onidiro, ke unu jaron post la nupto, Úrsula ankoraŭ virgas, ĉar la edzo suferas impotenton. José Arcadio Buendía estis la lasta koni ĉi famon.

    –  Jam vi scias kion la homoj parolas –  trankvile li diris al la edzino.

    –  Ili parolu –  ŝi respondis. –  Ni scias, ke ili ne pravas.

    La situacio daŭris senŝanĝe ses pliajn monatojn ĝis, en tragika dimanĉo, koko de José Arcadio Buendía venkis kokon de Prudencio Aguilar. La perdinto, furioza kaj ekzaltata pro la sango de sia birdego, apartiĝis de José Arcadio Buendía, por ke ĉiuj aŭdu lin ĉe la kokareno.

    –  Mi gratulas vin –  li kriis. –  Eble tiu koko via taŭgos por fari la favoron al via edzino.

    José Arcadio Buendía trankvile prenis sian kokon. Mi tuj revenos, diris al ĉiuj. Kaj poste, al Prudencio Aguilar:

    –  Kaj vi, iru hejmen kaj armu vin, ĉar mi vin mortigos.

    Dek minutojn poste li revenis kun la sangosata lanco de la avo. Ĉe la kokbataleja pordo, kie kolektiĝis la duono de la vilaĝanoj, Prudencio Aguilar jam atendis lin. Sed li ne havis tempon sin defendi. Per taŭra forto kaj la celtrafa lerto iam uzataj de la unua Aureliano Buendía por ekstermo de la jaguaroj de la regiono, José Arcadio Buendía ĵetis la lancon, kaj ĝi trais la gorĝon de Aguilar. Tiunokte, kiam ankoraŭ okazis en la kokbatalejo la

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1