Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ĉu vi kuiras kore?
Ĉu vi kuiras kore?
Ĉu vi kuiras kore?
Ebook146 pages53 minutes

Ĉu vi kuiras kore?

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Novan version kun pli da fotoj sed same mojosa!

Lasu Anna Green kundividi siajn sperton kaj konsilojn pri kuirado por krei la perfektan romantikan vesperon por vi kaj via partnero. Ĉi tiuj 50 simplaj receptoj estas facile sekveblaj kaj ne postulas havi ŝrankon plena je strangaj ingrediencoj, do eĉ se vi estas kutime kuireje timema vi povos krei impresajn kaj tentajn pladojn. Kune kun la receptoj la libro inkluzivas sugestitajn menuojn por faciligi plani la idealan 3-pladan vespermanĝon. La bonhumura kaj trankviliga stilo de Anna estos kiel la plej bona amiko kiun vi ĉiam volis por gvidi vin tra ĉiu paŝo de fari memorindan kaj ĝuindan vesperon por kaj via kunulo kaj vi.

LanguageEsperanto
PublisherAnna Green
Release dateApr 23, 2016
ISBN9781311878113
Ĉu vi kuiras kore?

Reviews for Ĉu vi kuiras kore?

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ĉu vi kuiras kore? - Anna Green

    Enkonduko

    Ĉiu scias ke la vojo por atingi ies koron estas tra ties stomako. Bedaŭrinde, multaj kuirlibroj kredigas al ni ke romantika aŭ speciala vespermanĝo eblas nur per tre komplikaj receptoj kiuj postulas havi 100 diversajn ingrediencojn kun instrukcioj tiom ampleksaj ke oni povus konfuzi ilin kun artikolo en scienca ĵurnalo.

    Ĉi tiu libro estas verkita specife sekvante la principon de KISS (angle: keep it simple stupid, aŭ ĝi restu simpla, stultulo). Tio ne estas io kion ni ĵus inventis. Ne, tiun principon kreis aviadaj inĝenieroj kiuj volis desegni siajn aviadilojn laŭ simpla kaj facila maniero, kaj ni kredas ke oni devus apliki tiun principon en multaj aspektoj de la vivo, inkluzive kuiradon. Ni zorge elektis receptojn kiuj estas ŝikaspektaj sed facile prepareblaj. Ni ankaŭ malpliigis la kvanton de ingrediencoj al la minimumo por eviti aĉeti aĵojn kiujn ni neniam plu uzos. La instrukcioj estas verkitaj por esti simplaj kaj facile kompreneblaj, eĉ por tiuj kiuj kutime ne kuiras.

    La tagon de valenteno, la naskiĝtagon de via kunulo, vian datrevenon, ajna preteksto estas bona por prepari romantikan vespermanĝon, sed memoru ke iu ajn alia tago ankaŭ estas bona tago. Oni ne bezonas specialan okazon por fari ĝin, fakte oni devas fari ĉi tiujn aferojn pli ofte. Kiel oni diras, necesas flegi kaj nutri la amon.

    Romantika vespermanĝo temas pri fari ion agrablan por tiuj kiujn vi amas, nutrante kaj akvumante vian amon per bona manĝo kaj bona vino. Ne temas pri preparo de ampleksaj pladoj, aperigo de dekoj da ostroj aŭ manĝado de ĉiom de la afrodizia manĝaĵo kiun vi povas elpensi. Ne forgesu pri la avantaĝoj de ĉe-hejma vespermanĝo. Estus malpli streĉe inviti ilin al vespero en ĉarma restoracio sed ĉe-hejma amrendevuo provizos la intimon kiun oni ne trovos aliloke. Memorendas grava punkto: se vi estas kun nova amato kaj ĉio iras bone, vi povas plirapidigi la vojon al la sekva etapo. Tio estas konsiderinda eĉ se vi loĝas kun via koramik(in)o aŭ edz(in)o.

    Memoru ke eĉ se ne ĉio riveliĝas kiel oni atendis, t.e. ke ĝi iom bruliĝis, tro kuiriĝis aŭ havas fuŝegan formon, vi jam estos venkinta pro tio ke vi preparis ion por via partnero. Ĉar prepari pladon por iu estas elstara ago de amo, ĝi montras tenerecon, afekcion kaj amon al la alia persono, kaj ĝi montras ankaŭ ke oni klopodas por daŭrigi la eksciton kaj viglon de la rilato.

    Sugestoj

    Purigu la apartamenton. Bela romantika vespermanĝo ne aspektos bona se la apartamento estas malpura. Se purigado ne estas en la listo de viaj preferataj taskoj, faru kion mia amiko nomas bopatrin-taŭga purigo. Tio signifas ke oni purigas nur la pli videblajn partojn.

    Ordigu vian ĉambron kaj ŝanĝu la litotukojn. Ĉio estu preparita por la okazo se vi havos sukcesan vesperon.

    Decidu la menuon kaj aĉetu ĉion necesan antaŭ la vespero, rigardu niajn antaŭ-planitajn menuojn se vi ne volas tro pensi.

    Manĝilaro: klopodu havi du arojn da ĉio sama (mi celas ke oni ne metu telerojn kiuj malsamas, kaj bonvolu ne surtabligi Nutella-glasojn). Kelkaj bazaj reguloj por la manĝilaro: teleroj en la mezo, glaso/j antaŭe, forko maldekstre, tranĉilo kaj kulero dekstre. Laŭplaĉe vi povus dekoracii la tablon per floroj aŭ kandeloj.

    Planu muzikliston aŭ havu romantikan muzikliston preparitan en Spotify, aŭ la tipon de muziko kiun vi ŝatas se vi ne volas ke la amrendevuo ŝajnu tro serioza.

    Se estas la unua amrendevuo vi povus elpensi liston de temoj por priparoli, nur por eviti malkomfortajn silentajn paŭzojn.

    Ne forgesu pri la trinkaĵoj. Ion kiel bieron aŭ vinon, ankaŭ havi glason povas esti bona maniero por kaŝi vian nervozecon. Se vi sentas vin nervoza estos bone havi ion per kio oni povas ludi por trankviliĝi. Simpla regulo por vinoj estas ke ruĝa vino taŭgas por viando kaj blanka vino por fiŝo. Tamen kompreneble estas laŭ via plaĉo.

    Stoku ion por la matenmanĝo okaze ke vi havos sukcesan nokton. La aliulo aprezos povi preni tason de kafo kaj ion por manĝi. Se via kunulo vizitas por la semajnfino kaj vi ne jam laciĝos de kuirado vi povus prepari patkukojn aŭ pankukojn. Alikaze vi povus fari pli tipan matenmanĝon, ekzemple rapide iri al la bakejo kaj preni kornobulkojn, ktp.

    Se vi havas infanojn hejme, sendu ilin tranokti ĉe siaj amikoj aŭ al la geavoj. Certigu ke oni ne interrompos vin por ke vi povu ĝui vesperon kun via partnero kaj havi tempon por rekonekti.

    Komentoj pri la libro

    En ĉi tiu libro ni ĉiam parolas pri romantikaj vespermanĝoj kvazaŭ la aliaj manĝoj de la tago ne povus esti romantikaj. Ni uzis la vortojn ‘romantika vespermanĝo’ plurfoje ĉar estas pli ofte fari vespermanĝon ol tagmanĝon, sed ankaŭ taŭgas fari tagmanĝon, laŭ via plaĉo.

    Plejparte la receptoj estas planitaj por du personoj, escepte de la kukoj, kiŝo kaj kelkaj desertoj. Estas malfacile fari kukon por nur ekzakte du homoj, sed estas bone

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1