Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Kun diablo en la korpo
Kun diablo en la korpo
Kun diablo en la korpo
Ebook140 pages1 hour

Kun diablo en la korpo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

En apudpariza urbeto dum la unua mondmilito, la deknaŭ-jara edzino de militanta soldato travivas amaventuron kun deksesjara knabo. Kompreneblas, ke ĉi tiu temo povis agaci la defendantojn de la burĝa moralo kaj de la armea honoro. Sed, kiam tiu knabo difinas la militon kiel "longan libertem-pon" kaj ĝojas pro ĝia daŭrigo, kiu malebligas la revenon de la edzo, li trovas kontraŭ si kaj la patriotojn kaj la pacifistojn, kiuj en la postmilitaj jaroj dividis inter si la ideologian kam-pon. Facile imageblas la etoso de skandalo, kiun frontis ĉi tiu romano en 1923. La reala fakto, sur kiu baziĝas la fikcio, estas eĉ pli drasta: Raymond Radiguet (Rajmondo Radige) estis nur dekkvarjara, kiam li travivis amaventuron kun la dudekkvarjara Alice Saunier, ankaŭ soldatedzino.

La skandalo kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano kvazaŭ miton. Sed Kun Diablo en la korpo estas precipe ĉefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franc-lingva, samtempe realisma kaj psikologia. " (Michel Duc Goninaz)

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateAug 6, 2017
ISBN9781595693501
Kun diablo en la korpo

Related to Kun diablo en la korpo

Related ebooks

Related categories

Reviews for Kun diablo en la korpo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Kun diablo en la korpo - Raymond Radiguet

    cover.jpg

    Copyright

    (Kopirajto)

    Mondial

    Novjorko

    Raymond Radiguet: Kun Diablo en la korpo

    © Mondial. Novjorko, 2006

    El la franca lingvo tradukis: © Michel Duc Goninaz

    Kovrilpaĝa ilustraĵo: © Serge Sire

    ISBN 9781595690340 (paperback)

    ISBN 9781595693501 (ePub)

    Published at Smashwords.

    Originala titolo: Le Diable au corps

    La tradukon reviziis:

    Janine Dumoulin kaj Jean-Luc Tortel,

    membroj de Franca Esperanto-Instituto

    Kovrilpaĝa ilustraĵo: Serge Sire

    Enkonduka artikolo

    kaj biografio de la aŭtoro fare de

    Chloé Radiguet kaj Julien Cendres

    Titiolpaĝo

    img1.jpg

    De la tradukinto al la legontoj

    En apudpariza urbeto dum la unua mondmilito, la deknaŭjara edzino de militanta soldato travivas am­aventuron kun deksesjara knabo. Kompreneblas, ke ĉi tiu temo povis agaci la defendantojn de la burĝa moralo kaj de la armea honoro. Sed, kiam tiu knabo difinas la militon kiel longan libertempon kaj ĝojas pro ĝia daŭrigo, kiu malebligas la revenon de la edzo, li trovas kontraŭ si kaj la patriotojn kaj la pacifistojn, kiuj en la postmilitaj jaroj dividis inter si la ideologian kampon. Facile imageblas la etoso de skandalo, kiun frontis ĉi tiu romano en 1923. La reala fakto, sur kiu baziĝas la fikcio, estas eĉ pli drasta: Raymond Radiguet (Rajmondo Radige) estis nur dekkvarjara, kiam li travivis amaventuron kun la dudekkvarjara Alice Saunier, ankaŭ soldatedzino.

    La skandalo kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano kvazaŭ miton. Sed Kun Diablo en la korpo estas precipe ĉefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franclingva, samtempe realisma kaj psikologia.

    Multaj detaloj povas esti malfacile kompreneblaj por legantoj, kiuj ne nepre orientiĝas en la geografia kadro de la Pariza regiono kaj en la sociaj trajtoj de tiu epoko. Por tiuj legantoj mi provizis la tradukon per klarigaj notoj, kiuj troveblas fine de la teksto, klasitaj laŭteme.

    La traduko de la titolo ne estis la plej facila tasko. En la franca lingvo ĝi estas frazero komplementa en la figura esprimo avoir le diable au corps (senbride petoli). Sed tia esprimo, ekzistanta ankaŭ en la germana lingvo, kio ebligis la tradukon Den Teufel im Leib (la diablon…), ne estas kutima en Esperanto: la uzo de akuzativo estus do perpleksiga. Por tamen signi la komplementecon de tiu frazero, mi uzis prepozicion (kun), imite al la bulgarlingva traduko.

    Mi dankas al Janine Dumoulin kaj Jean-Luc Tortel, kies valoraj rimarkoj kaj konsiloj ebligis plibonigi mian tradukon. Ili scias, kaj ĉiuj sciu, ke tio ne estas nur ĝentila formulo.

    Mi dankas al Chloé Radiguet, nevino de la aŭtoro, kaj al Julien Cendres, ambaŭ fakuloj pri la verkaro de Raymond Radiguet, kiuj bonvolis provizi la jenan eldonon per enkonduko kaj detala biografio de la aŭtoro.

    Michel Duc Goninaz

    la 11an de novembro 2005

    Verki romanojn estas amuze… *

     Mi ardis, rapidis, kiel tiuj homoj, kiuj devas morti junaj kaj glutas la vivon kun duobla rapideco.

    Raymond Radiguet, Kun Diablo en la korpo

    Le Diable au corps, unu el la plej famaj romanoj de la 20a jarcento, publikiĝis ĉe la eldonejo Bernard Grasset la 10an de marto 1923 en la kolekto Romano, direktata de Edmond Jaloux.

    Jam en januaro 1922, Jean Cocteau sugestis al Raymond Radiguet proponi sian manuskripton al la juĝantaro de la Premio Balzac, kiu celas rekompenci neeldonitan manuskripton de nekonata aŭtoro. Edmond Jaloux, tiam ĝenerala sekretario de tiu premio, aprezas tiel favore la romanon, ke li invitas Bernardon Grasset al malkovro. Siavice entuziasmiĝinta pro la legado, Grasset akceptas la aŭtoron la 3an de marto 1922 kaj tuj proponas al li eldonkontrakton; li krome atribuas al li ĉiumonatan sumon de mil kvincent frankoj kiel antaŭpagon de tantiemoj. Li [t.e. R. Radiguet] eniris ĉi-flanke, eksidis sur ĉi tiun seĝon, kaj por la unua kaj sola fojo en mia vivo, mi ekcertis, ke mi renkontiĝas kun geniulo. ¹ Bernard Grasset organizas senprecedencan reklamkampanjon. Eltiraĵojn el la libro oni publikigas en la gazeto Le Gaulois la 3an de marto 1923, kaj artikolo de la aŭtoro, sub la titolo "Mia unua romano Le Diable au corps" aperas en la semajna revuo Les Nouvelles littéraires la 10an de marto 1923. En la vitrinoj de librovendejoj, librostakoj piedestalas por la portreto de Raymond Radiguet; bendo sur la libro, afiŝoj kaj grandformataj gazetaj reklamoj instigas al legado: Ĉu vi legis la ĉefverkon de deksepjara romanisto? ². Sceneto en la Kinematografaj Aktualaĵoj montras la aŭtoron, subskribantan sian kontrakton en la eldonista oficejo, kaj lia fotografaĵo aperas ĉiuvespere sur la ekranoj de la provincaj kinejoj.

    Radiguet neniel malaprobas tiun komercan procedon, kiun oni rajtas kvalifiki spektakleca: "Ĉiuj verkistoj komprenos mian plezuron, kiam mi trovas kunigitaj en unu homo du eldonistojn, kiujn ĝis nun mi opiniis neakordigeblaj: tiun, kiu amas per vera amo la librojn, kiujn li eldonas, kaj tiun, kiu lanĉas la librojn.[…] Oni povos opinii, ke decintus por la aŭtoro de Kun Diablo en la korpo, ke li esprimu bedaŭron pri la bruo farita ĉirkaŭ iu romano antaŭ ol la publiko ricevis la eblon fari al si opinion. Mi tamen decidis ne peti senkulpigon." ³

    La kritikistoj tuj ekindignas, riproĉas al Bernard Grasset, ke li reklamas tiun libron kvazaŭ tualetsapon, kaj ili kromnomas la aŭtoron la Cadum-bebo de la beletro. Post unu semajno la unua preskvanto estas elĉerpita…

    Paradokse, tiu romano provokas malaprobon tiom, kiom admiron. Pri tio atestas, ekzemple, la jena letero, adresita de Roland Dorgelès al Raymond Radiguet: "Enestas talento en via Diablo, reala talento, tamen mi ankoraŭ hezitas diri tion al vi. Kial? Tial, ke de la unua ĝis la lasta paĝo ĝi demonstracie rivelas absolutan mankon de kora sento kaj, se veras, ke mi estas favore surprizita, ke vi povis, estante dudekjara, verki tian libron, mi afliktiĝas pro tio, ke, je tiu aĝo, vi ĝin koncipis."

    Radiguet volonte akceptas la plej grandan parton de la rezervoj, faritaj pri li, sed li senkompromise ribelas kontraŭ ĉia aludo al lia aĝo: Ja estas — se iom pripensi — grava malestimo kontraŭ la junuloj, se oni miras, ke unu el ili verkas romanon. ⁴; li skribas ankaŭ: La aĝo nenion signifas. Min mirigas la verkoj de Rimbaud, ne lia aĝo, kiam li verkis. Ĉiuj grandaj poetoj verkis deksepjaraj. La plej grandaj estas tiuj, kiuj sukcesas tion forgesigi.⁵. Same, kiam oni riproĉas al li, ke li travivis kaj poste uzis sian amaventuron kun dek jarojn pli aĝa virino, li rebatas ne sensprite: Tiu ĉi eta amromano ne estas konfeso, precipe en tiu momento, kiam ĝi plej ŝajnas tia. Kredi nur je la sincereco de tiu, kiu mem sin akuzas — jen tro homeca miskvalito. Sed, ĉar la ĝenro ‘romano’ postulas reliefon malofte troveblan en la vivo, estas normale, ke ĝuste membiografio malvera ŝajnas plej vera.

    Malgraŭ la indigno de pluraj konservativaj asocioj, Kun Diablo en la korpo — kiu konkurencis kun La bona apostolo de Philippe Soupault — ricevis la Premion Nouveau Monde (Nova mondo) la 15an de majo 1923. Atribuita de juĝantaro el Bernard Faÿ, Jean Cocteau, Max Jacob, Jean Giraudoux, Jacques de Lacretelle, Valéry Larbaud kaj Paul Morand, tiu premio konsistis el sep mil frankoj, la tuja traduko de la romano anglalingven kaj ĝia lanĉo fare de unu el la ĉefaj Novjorkaj eldonistoj…

    * * *

    Naskiĝinta en 1903 en Saint-Maur-des-Fossés, Raymond Radiguet enkondukiĝas en la gazetaran medion pere de sia patro, la karikaturisto Maurice Radiguet. Li renkontiĝas unue kun André Salmon, ĉefredaktoro de L’Intransigeant, al kiu li montras siajn unuajn versaĵojn, poste kun Max Jacob. La du poetoj interamikiĝas, kune frekventas Montmartron kaj la Ŝipon-lavejon, kaj multajn artistojn, inter kiuj Pierre Reverdy kaj Juan Gris.

    Oni prezentas lin al Jean Cocteau en junio 1919, li renkontiĝas ankaŭ kun Valentine kaj Jean Hugo kaj konatiĝas kun ĉiuj Montparnasanoj: Pablo Picasso, Amedeo Modigliani, Igor Stravinsky, Erik Satie, la Sesopo kaj ties interpretistoj, Tristan Tzara, Paul Morand, Pierre Bertin, Édith kaj Étienne de Beaumont. Li ĉeestas koncertojn, operojn kaj teatraĵojn, vizitadas la kinejojn, cirkojn kaj foirajn festojn. En La rigardo de l’ memoro Jean Hugo diras: Radiguet ekde tiam prenis, eble sen nia scio, tiun unuan lokon, kiun li devis nepre okupi. Neniu dum lia vivo ekpensus nomi lin per lia persona nomo. Oni diris ‘Radiguet’, ‘Sinjoro Bebo’; Jean Cocteau nomis lin Bebo, Auric nomis lin Sinjoro; aliaj, ekzemple mi, nomis lin Sinjoreto.

    Al la modisto kaj mecenato Jacques Doucet, kiu proponis aĉeton de kelkaj liaj manuskriptoj, Raymond Radiguet sendas prozajn tekstojn kaj du poemarojn La azena ĉapo kaj Sendanĝeraj farboj. En decembro li komencas la redakton de la Diablo. La jaro 1920, kreoriĉa — versaĵoj, scenetoj, unu opera libreto, fabeloj, artikoloj, unu eseo — karakteriziĝas ankaŭ per multaj renkontoj: André Malraux, Marie Laurencin, Constantin Brancusi, Man Ray, Gabrielle Chanel kaj Paul Poiret.

    Raymond Radiguet dediĉas la plej grandan parton de la jaro 1921 al la verkado de Le Diable au corps⁸ kaj deponas unuan manuskripton ĉe la eldonejo La Sirène.

    La 30an de januaro 1922, Jean Cocteau laŭtlegas la romanon en la hejmo de Valentine kaj Jean Hugo, en strato Montpensier. Ĉeestas ankaŭ Édith kaj Étienne de Beaumont, Olga kaj Pablo Picasso, Pierre de Lacretelle, Misia Sert kaj Cypa Godebski. Eltiraĵon publikigas en februaro, sub la titolo Svea, la revuo Les Feuilles libres.

    Subskribinte kontrakton por eldono de la Diablo kun Bernard Grasset, Raymond Radiguet pagas kompensosumon de tri mil kvincent frankoj al la eldonejo La Sirène, por rehavi sian manuskripton. Ekde majo li ekverkas Le Bal du comte d’Orgel (La balo de grafo Orgel) kaj faras lastajn korektojn en la Diablo, kies definitivan manuskripton li donas al Bernard Grasset en januaro 1923 (escepte de la elnodiĝo, finverkota en februaro).

    Glorata en la beletraj kaj mondumaj salonoj ekde la apero de Le Diable au corps, Raymond Radiguet neniel modifas siajn laborkutimojn: li finas sian duan romanon, verkas poemaron kaj ties antaŭparolon, ekverkas novelojn, kompilas dokumentajn slipojn por romanigita biografio, fine ordigas sian manuskriptaron.

    Raymond Radiguet forpasas en Parizo la 12an de decembro 1923, viktimo de tifoido.

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1