Professional Documents
Culture Documents
Ĉu vi sciis, ke ekzistas lingvo, kiun povas same bone paroli finno kaj somalo, ĉino kaj
eskimo?Ĉu vi volas eklerni? Jen konsiloj.
En internaciiĝanta mondo estas tre grave scipovi fremdajn lingvojn, se oni volas esti mem
komprenata kaj kompreni aliajn. Kun tiu ĉi bona celo oni ĉiam pli instruas lingvojn ankaŭ en
lernejoj.
Sed kiaj estas tiuj lingvoj? Al finno estas ege malfacile lerni regi en la praktiko tiujn lingvojn.
Ilia gramatiko estas malfacila kaj plena de esceptoj kaj de esceptoj je esceptoj. La prononcado
estas tute neregula. Se eĉ profesoro de la angla devas de tempo al tempo kontroli en vortaro,
kiel iu vorto estu prononcata, kiel do finno povus lerni bone regi eĉ nur la prononcon, por ne
paroli pri la tuta lingvo.
Oni krome instruas plurajn lingvojn, unu pli malfacila ol la alia. Tiel oni surmetas al la
lernanto tute superfortan ŝarĝon kaj li povas perdi eĉ la plej lastan emon lerni lingvojn.
Esperanto.
Esperanto estas internacia lingvo. Ĝi estas nia dua lingvo, kiun ĉiu el ni povas lerni kun
malmulta peno.
Esperanton evoluigis la pola kuracisto L.L. Zamenhof. Li publikigis Esperanton en 1887 kaj
ekde tiam la internacia lingvo daŭrigas sian iradon cele al sia definitiva akcepto. La celo estas,
ke en la lernejoj ĉie en la mondo oni komencu lerni la internacian lingvon kiel la unuan
fremdan lingvon.
Esperanto estas ege facila kompare kun aliaj lingvoj. Gramatike ĝi estas facila, ĉar en ĝi tute
ne estas esceptoj. Ankaŭ estas facile lerni prononci ĝin, ĉar ĉiu sono estas prononcata en
ununura maniero. Esperanto estas ankaŭ viveca lingvo, ĉar el radikvortoj eblas per prefiksoj
kaj sufiksoj krei tre nuancoriĉajn vortojn. Ĝuste en la afiksoj kuŝas unu el la facilaĵoj de
Esperanto. Sufiĉas lerni nur la plej necesajn radikojn, el kiuj oni kreas pli da vortoj helpe de
afiksoj. Tiun econ aliaj lingvoj ne havas.
La lernado de Esperanto entuziasmigas studi ankaŭ aliajn lingvojn. Dank’ al Esperanto ankaŭ
ilia lernado estas pli facila ol normale, ĉar la vortprovizo de Esperanto konsistas pli ol 90-
procente el vortoj prenitaj el lingvoj apartenantaj al la eŭropa kulturo. Laŭ mi necesas do
ĉiumaniere subteni la klopodojn por fari Esperanton lernobjekto en ĉiuj lernejoj. Ĝi estu
instruata precipe antaŭ ol transiri al iu ajn lingvo. La utilo de tio estus aparte granda. Al tiuj,
kiuj apogas, ke ekz. la angla estu la unua fremda lingvo en ĉiu lernejo, estu citita la konstato
de akademiano Yrjö Väisälä: “Mi studis la anglan 10-oble pli longe ol Esperanton, sed mi
tamen scipovas Esperanton 10-oble pli bone ol la anglan.”
Esperanto-säätiö
IIRISLAHTI
Por havi vortaron eblas mendi samloke ŝlosilon kaj malŝlosilon de Esperanton, sume 1,20
markoj. La unua enhavas ankaŭ mallongan gramatikon, kaze ke oni ne volas havi la pli
detalan 5-markan gramatikon. Se oni volas detalan vortaron, tia estas Suomi-Esperanto-Suomi
de Joel Vilkki, kies prezo estas 7 markoj. Ĝi haveblas en librovendejoj kaj ĝi estas vere
multflanka kaj kiel tia bonega helpilo por korespondantoj kaj legantoj de Esperanta literaturo.
Indas ankoraŭ mencii, ke sur “Valtatie kielitaitoon” de Setälä baziĝas ankaŭ 15-leciona
koresponda kurso, kies trapasintoj ricevas ateston pri sia scio de Esperanto. Ĝia prezo tamen
povas esti tro alta por iuj, nome 40 markoj, sed ne gravas, Esperanton eblas tute bone lerni
ankaŭ mem. La adreso de la koresponda instituto estas:
Esperanton kirjeopisto
Pajalahdentie 25 A 10
Helsinki 20
Espereble inter esperantistoj nun envicĝas ankaŭ legantoj de Joka Poika, famaj pro sia
aktiveco! Plej bonajn rezultojn vi atingos, se vi mem decidos pri via ritmo kaj ne forgesos
ripeti regule. Partoprenu ankaŭ la radiokurson, por ke aŭskultante parolatan lingvon vi atingu
senriproĉan prononcon.
Nun vere indas lerni Esperanton, ĉar 26.7.-2.8. okazos esperantista mondkongreso en
Helsinko. Dum la tuta somero svarmos en Finnlando eksterlandaj esperantistoj, kun kiuj vi
eble eĉ devos hazarde ekbabili!
Se dum la lernado vi trafos problemon aŭ kiu ajn esperantista afero ekpensigos vin, leteru al
mi. Mia adreso estas Taivalkoski kk. Poste mi rakontos en Joka Poika pli pri Esperanto,
precipe pri literaturo, gazetoj, korespondado, Esperantlingvaj radioelsendoj, esperantistaj
organizaĵoj kaj ekzemple pri tio, kiel vi povos havigi Esperanto-flageton por viaj bicikloj!
Osmo Buller