You are on page 1of 2

Traduko de mia unua publikigita artikolo pri Esperanto, aperinta en la finna porknaba revuo Joka

Poika [“Ĉiu knabo”], 1969:7.

http://www.scribd.com/fullscreen/56015027?access_key=key-1ve83l9gy7oehp42czdc

Esperanto, internacia lingvo


Ĉu vi sciis, ke ekzistas lingvo, kiun povas same bone paroli finno kaj somalo, ĉino kaj eskimo?Ĉu
vi volas eklerni? Jen konsiloj.
En internaciiĝanta mondo estas tre grave scipovi fremdajn lingvojn, se oni volas esti mem
komprenata kaj kompreni aliajn. Kun tiu ĉi bona celo oni ĉiam pli instruas lingvojn ankaŭ en
lernejoj.
Sed kiaj estas tiuj lingvoj? Al finno estas ege malfacile lerni regi en la praktiko tiujn lingvojn. Ilia
gramatiko estas malfacila kaj plena de esceptoj kaj de esceptoj je esceptoj. La prononcado estas tute
neregula. Se eĉ profesoro de la angla devas de tempo al tempo kontroli en vortaro, kiel iu vorto estu
prononcata, kiel do finno povus lerni bone regi eĉ nur la prononcon, por ne paroli pri la tuta lingvo.
Oni krome instruas plurajn lingvojn, unu pli malfacila ol la alia. Tiel oni surmetas al la lernanto tute
superfortan ŝarĝon kaj li povas perdi eĉ la plej lastan emon lerni lingvojn.
Tiel ne devus esti. Do kio nun?
Esperanto.
Esperanto estas internacia lingvo. Ĝi estas nia dua lingvo, kiun ĉiu el ni povas lerni kun malmulta
peno.
Esperanton evoluigis la pola kuracisto L.L. Zamenhof. Li publikigis Esperanton en 1887 kaj ekde
tiam la internacia lingvo daŭrigas sian iradon cele al sia definitiva akcepto. La celo estas, ke en la
lernejoj ĉie en la mondo oni komencu lerni la internacian lingvon kiel la unuan fremdan lingvon.
Esperanto estas ege facila kompare kun aliaj lingvoj. Gramatike ĝi estas facila, ĉar en ĝi tute ne
estas esceptoj. Ankaŭ estas facile lerni prononci ĝin, ĉar ĉiu sono estas prononcata en ununura
maniero. Esperanto estas ankaŭ viveca lingvo, ĉar el radikvortoj eblas per prefiksoj kaj sufiksoj krei
tre nuancoriĉajn vortojn. Ĝuste en la afiksoj kuŝas unu el la facilaĵoj de Esperanto. Sufiĉas lerni nur
la plej necesajn radikojn, el kiuj oni kreas pli da vortoj helpe de afiksoj. Tiun econ aliaj lingvoj ne
havas.
La facileco kaj absoluta reguleco de Esperanto rapidigas la lernadon de la lingvo. La lernanto
rapide atingas praktikan lingvoscion. Tio kaŭzas, ke la lernanto entuziasmiĝas pri la lingvo kaj volas
aktive daŭrigi la studadon ekz. akirante Esperanto-librojn aŭ eksterlandajn korespondamikojn.
La lernado de Esperanto entuziasmigas studi ankaŭ aliajn lingvojn. Dank’ al Esperanto ankaŭ ilia
lernado estas pli facila ol normale, ĉar la vortprovizo de Esperanto konsistas pli ol 90-procente el
vortoj prenitaj el lingvoj apartenantaj al la eŭropa kulturo. Laŭ mi necesas do ĉiumaniere subteni la
klopodojn por fari Esperanton lernobjekto en ĉiuj lernejoj. Ĝi estu instruata precipe antaŭ ol transiri
al iu ajn lingvo. La utilo de tio estus aparte granda. Al tiuj, kiuj apogas, ke ekz. la angla estu la unua
fremda lingvo en ĉiu lernejo, estu citita la konstato de akademiano Yrjö Väisälä: “Mi studis la
anglan 10-oble pli longe ol Esperanton, sed mi tamen scipovas Esperanton 10-oble pli bone ol la
anglan.”
Ĝuste nuntempe la paralela programo de la radio dissendadas ĉiumerkrede Esperanto-lecionon je
19.10-19.30. La lernolibro de tiu ĉi kurso estas Veli Kolari: VIA DUA LINGVO, kiu kostas 5,90
markojn kaj estas havebla en librovendejoj. Per memlernado eblas rapide kapti la nivelon de la
kurso. Por Esperanto ekzistas ankaŭ alia lernolibro: Vilho Setälä: VALTATIE KIELITAITOON
[Privilegia vojo al lingvoscio]. Ĝi kostas 4,25 markojn. Tiun ĉi lernolibron Universala Esperanto-
Asocio reklamas kiel la plej disvastiĝintan lernolibron de Esperanto en la mondo. Ĝi baziĝas sur la
t.n. natura metodo, kio igas la lernadon facila kaj amuza. La rakontoj de la lernolibro konsistas el
amuzaj aventuroj de Keko kaj Riko. Vilho Setälä aperigis ankaŭ Esperanto-gramatikon en la finna,
kiu kostas 5 markojn. La gramatiko de Esperanto havas nur 16 ĉefajn regulojn, kiuj en tiu ĉi libro
estas funde klarigitaj. Por tiuj, kiuj posedas gramofonon aŭ magnetofonon kaj volas certiĝi pri
senerara prononco, ekzistas la disko “Prononcado de Esperanto” (ankaŭ sonbendo) kaj ĝi kostas 5
markojn. Ĉion ĉi oni povas plej facile akiri mendante ĉe
Esperanto-säätiö
IIRISLAHTI
Por havi vortaron eblas mendi samloke ŝlosilon kaj malŝlosilon de Esperanton, sume 1,20 markoj.
La unua enhavas ankaŭ mallongan gramatikon, kaze ke oni ne volas havi la pli detalan 5-markan
gramatikon. Se oni volas detalan vortaron, tia estas Suomi-Esperanto-Suomi de Joel Vilkki, kies
prezo estas 7 markoj. Ĝi haveblas en librovendejoj kaj ĝi estas vere multflanka kaj kiel tia bonega
helpilo por korespondantoj kaj legantoj de Esperanta literaturo.
Indas ankoraŭ mencii, ke sur “Valtatie kielitaitoon” de Setälä baziĝas ankaŭ 15-leciona koresponda
kurso, kies trapasintoj ricevas ateston pri sia scio de Esperanto. Ĝia prezo tamen povas esti tro alta
por iuj, nome 40 markoj, sed ne gravas, Esperanton eblas tute bone lerni ankaŭ mem. La adreso de
la koresponda instituto estas:
Esperanton kirjeopisto
Pajalahdentie 25 A 10
Helsinki 20
Espereble inter esperantistoj nun envicĝas ankaŭ legantoj de Joka Poika, famaj pro sia aktiveco!
Plej bonajn rezultojn vi atingos, se vi mem decidos pri via ritmo kaj ne forgesos ripeti regule.
Partoprenu ankaŭ la radiokurson, por ke aŭskultante parolatan lingvon vi atingu senriproĉan
prononcon.
Nun vere indas lerni Esperanton, ĉar 26.7.-2.8. okazos esperantista mondkongreso en Helsinko.
Dum la tuta somero svarmos en Finnlando eksterlandaj esperantistoj, kun kiuj vi eble eĉ devos
hazarde ekbabili!
Se dum la lernado vi trafos problemon aŭ kiu ajn esperantista afero ekpensigos vin, leteru al mi.
Mia adreso estas Taivalkoski kk. Poste mi rakontos en Joka Poika pli pri Esperanto, precipe pri
literaturo, gazetoj, korespondado, Esperantlingvaj radioelsendoj, esperantistaj organizaĵoj kaj
ekzemple pri tio, kiel vi povos havigi Esperanto-flageton por viaj bicikloj!

Osmo Buller

You might also like